2008/2/21 Luiz Portella <[EMAIL PROTECTED]>: > (Listserv) ne mencio pri unikodo ne pruvas, ke io ne subtenas tion. Ja > unikodo estas ĝenerala vojo ĉefe por tiaj programoj.
Ne pruvas, sed ja sugestas; kutime programoj kiuj bone subtenas Unikodon mencias tion (miasperte). La plejmulto de programoj (kaj retpagxaroj) ne subtenas Unikodon bone, kaj ne mencias gxin. (Kaj iuj kiuj ja asertas subteni Unikodon fakte fusxe traktas gxin bedauxrinde.) Sed jes, nemencio ne pruvas nesubtenon kompreneble. (Pri listserv specife mi tute ne scias, sed pri la gxenerala observo ke programoj kiuj bone traktas Unikodon KUTIME fanfaronas pri tio, mi scias. :) amike russ
