Kurioze, ĉi-okaze mia jahuaĵo ne fuŝiĝis. Nu, eble io pliboniĝis de post kiam mi faris tian teston lastafoje. La reklamo tamen restas :(
Je 3/7/08, Sergio: > --- Sergio: > Jen la promesita respondo per Jahuo: > eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde. > Mi ankoraŭ aldonu ion ruslingve: > проба пера. > Krom la kodaj problemoj, aldona difekto de Jahuo estas la trudata > reklamo. >> Je 3/7/08, Wolfram: >> [...] >>> Bojkotenda estas precipe ĉina registaro kaj ne Jahuo. Informoj en >>> Interreto ĉiuokaze estas ne vere sekretaj se oni ne ĉifras ilin. Mi >>> ne pensas, ke ĉinan registaron tre impresas bojkoto de Jahuo. >> Mi parolis pri bojkoto ne pro la ĉiniaj problemoj, sed ĉar Jahuo estas >> malkonvena por Esperanto (kaj egale por la rusa kaj por la aliaj >> ne-okcidentaj lingvoj). Ĝi mismarkas la kodoprezenton se oni sendas >> per Jahuo; la fuŝo estas malpli drasta se oni sendas el ekstere. >> Ekz-e nun mi respondas al Volframo per Guglo, kaj vidas liajn ĉapelojn >> bonordaj; supozeble li sendis per alia servo ol Jahuo. Sed se iu >> forumano respondos al ni per Jahuo, eĉ uzante la iksojn, la ĉapelitaj >> literoj en la citita teksto el iĝos rubaĵoj. Tuj mi provos sendi >> respondon el Jahuo por testi tion. >> Tial min surprizas la persista emo de iuj esperantistoj forumadi en >> Esperanto per Jahuo. Ĝi celas tute aliajn lingvojn. -- Sergio
