En la angla ni havas la esprimon "kalkano de ahxilo"; ies persona malforto estas ties kalkano de ahxilo. Ankaux ni nomas la kalkana tendeno la "tendeno de ahxilo".
Cxar ili venas de la greka mito, mi dubas ke ili estas esprimoj unikaj al la angla. Sed ili eble estas unikaj al okcidentaj kulturoj kaj lingvoj. Ekzemple, la cxinaj kaj japanaj kulturoj tre probable havas alian esprimon por tia persona malforto kaj alian nomon por tiu tendeno. Do, cxu en Esperanto oni uzas tiujn terminojn? Ni havas parolantoj de pluraj lingvoj en la listo, do en kiuj lingvoj tiuj terminoj aperas?
