Teodoro:
> > Ne miksu "ahxila tendeno" (anatomia termino, kiu sendube ekzistas) kun
> > eventuala "ahxila kalkano" (metaforo por malforta punkto). Kompreneble, en
> > la franca ekzistas ambaux esprimoj, kun la montritaj signifoj.
>
>Cxu sxajnis al vi ke mi miksis ilin? Si jes, kiuj de miaj vortoj donis
>tiun impreson?

Tiun impreson donis ne iuj vortoj, sed la fakto, ke la konfuzo estas ofta, 
kaj ke vi ne prezentis la distingon. Antaux nelonge kolego de mi rompis al 
si ahxilan tendenon kaj multaj kolegoj komentis tion, kvazaux li rompis al 
si la "ahxilan kalkanon".

Tre povas esti, ke en iuj lingvoj estas nur unu esprimo por ambaux signifoj 
(male al la franca aferstato), sed plu indas distingi la signifojn. Post 
rapida esplorado pere de Kukolo mi vidas, ke en la signifo de malforta 
punkto iuj uzas "ahxila tendeno", aliaj "ahxila kalkano"... kio fortigas 
cxe mi la impreson, ke regas granda konfuzo.

> > Cxu vi povus malkasxi, kial vi demandas?
>
>Mi nur pensis ke, deveninte el greka mitologio, ke sendube ili estas nur
>okcidentaj esprimoj. Kiel do aliaj lingvoj, ekzemple orientaj esprimus
>la aferojn? Kaj kiel Esperanto, volante esti internacia lingvo, esprimus
>ilin?

Mi scivolis, cxar cxirkaux mi nuntempe aperas multaj aferoj rilataj al 
ahxilaj tendenoj. La koincido kun via demando estis frapa.

Kore,

         Marc


Rispondere a