> Ne miksu "ahxila tendeno" (anatomia termino, kiu sendube ekzistas) kun > eventuala "ahxila kalkano" (metaforo por malforta punkto). Kompreneble, en > la franca ekzistas ambaux esprimoj, kun la montritaj signifoj.
Cxu sxajnis al vi ke mi miksis ilin? Si jes, kiuj de miaj vortoj donis tiun impreson? (Se mi tion scias, eble mi povas pli klare esprimi miajn pensojn en la venonto.) Kaj relegante miajn vortojn, mi rimarkas ke mi forlasis la akuzativon: > Ankaux ni nomas la kalkana tendeno la "tendeno de ahxilo". devas esti: la kalkanaN tendenoN. > Cxu vi povus malkasxi, kial vi demandas? Mi nur pensis ke, deveninte el greka mitologio, ke sendube ili estas nur okcidentaj esprimoj. Kiel do aliaj lingvoj, ekzemple orientaj esprimus la aferojn? Kaj kiel Esperanto, volante esti internacia lingvo, esprimus ilin? Nun estas suficxe malfrue cxi tie ke mi povas eniri la dormocxambro (kie estas mia PIV) sen gxeni mian edzinon kaj bebon, kaj mi do sercxis en PIV kaj trovis ke gxi enhavas "ahxila tendeno" sed ne "ahxila kalkano".
