Saluton, karaj s-anoj!

En mia lando, Brazilo, oni ankaĆ­ uzas la esprimon "kalkano de Ahxilo" kaj la
terminon "ahxila tendeno", kiel diskutata. Sed la konfuzo indikita de Marc
ne malofte okazas. Formale tamen oni scias, ke temas unu pri esprimo, alia
pri termino.

En Esperanto mi pensas, ke la esprimo povas ekzisti senprobleme, cxar temas
pri klasika esprimo, kun klasika greka elemento. MalgraĆ­ tio, ke la
grek-latinan heredajxon ne (tiom) partoprenas la azianoj, gxi estas grava
kultura aspekto nia. Mi aliflanke certe scivolas pri la aziaj heredajxoj,
kiuj partoprenis je la konstruo de la gxenerala azia kulturo. Esperanto do
ilin prezentu al ni.

Dankon por ekigi interesan diskuton, Teodoro!

Verdstele,

Fernando

Rispondere a