Je 4/29/08, mireille: Sergio:
>> Ĉu vi povus doni ekzemplon por pruvi tiun vian opinion ke la distingo >> inter "truo" kaj "aperturo" estas utila? > De kie vi atendas ekzemplojn? De ie ajn, de iu ajn, pri iu ajn. Mi simple ne vidas utilon en tia distingo, kaj vi opinias la distingon utila. Cetere, laŭ mi la diferenco koncernas ne reliefon, sed statuson: "aperturo" estas laŭfunkcia, ofte intence farita truo; simpla "truo" ofte estas difekto. Mi povus ŝovi ion en aperturon -- kaj tio ja implicas profundon. Sed ĉu tia distingo meritas apartan radikon? Des pli, ke ŝajne oni havas malsamajn opiniojn pri la distingomaniero. -- Sergio
