> Mi miras, ke Renato ankoraux ne rimarkigis, ke zumanta kulo estas aparte > gxena dum opero :-) > Kore, > Marc
Dankon por la rido... Nu, pli serioze: tute ne gxenas min ke la vorto "operkulo" ne trovigxas en la reta vortaro ReVo. Mi trovis en cxi posttagmezo iom da tempo por denove kaj malpli suprajxe sercxi en la reto cxu la vorto jam estas rekonata en Esperanto. Mia konkludo estas ke jes, certe ne mi kreis la vorton. Mi tamen trovis strangajxon kiel ekzemple ke operkuloj estas nia franca "ouïes" en la senco "aperturoj per kiuj fisxoj kaptas la akvon por spiri. Mi tre bedauxras diri ke operkuloj ne estas niaj francaj "ouïes" de la fisxoj, operkuloj kovras la aperturojn sed ne estas la aperturoj. Operkuloj sxirmas per fermo de aperturo dum la franca "ouïes" ne sxirmas. Kiu konfuzas palpebron kaj okulon? Iasence palpebro estas operkulo sed homoj delonge kreis apartan vorton por la operkulo kiu sxirmas la okulon. Se, kiel ni kaj de pratempoj, litorinoj estus povintaj paroli, probable ili kreis sian propran vorton por la krustajxo kiu ilin savas de kelkaj maraj bestetoj, inter kiuj la paguroj. Mireja esperantiste kaj kore salutas. Ho! per kulo iuj malsanigxas, kiaj pestuloj tiuj kuloj! kial ni homoj ne posedas operkulon por kvieta dormo dum somero? Tro grandaj estas ni...
