>>> Mireille:
>>> Ĉu vi povus doni ekzemplon por pruvi tiun vian opinion ke la distingo
>>> inter "truo" kaj "aperturo" estas utila?

>> De kie vi atendas ekzemplojn?

> De ie ajn, de iu ajn, pri iu ajn. Mi simple ne vidas utilon en tia
> distingo, kaj vi opinias la distingon utila.
> 
> Cetere, laŭ mi la diferenco koncernas ne reliefon, sed statuson:
> "aperturo" estas laŭfunkcia, ofte intence farita truo; simpla "truo"
> ofte estas difekto. Mi povus ŝovi ion en aperturon -- kaj tio ja
> implicas profundon.

Se vi konsideras aperturon samkiel faritan truon, mi povas kompreni ke 
la vorto ne estas utila.
Male por mi aperturo plejofte estas io stata, fizika, rande de truo.
Tute nature kiam mi skribis hieraux pri la "ouïes" de fisxoj, mi uzis la 
vorton "aperturo": la organo de fisxoj kiu servas por spiri en akvo 
konsistas cxefe en la brankoj kiujn kovras la operkuloj. Kompreneble 
estas truoj sed mi ne povas diri ke el la truoj eliras la akvo, la akvo 
eliras el la aperturoj kaj la operkuloj malfermigxas.

Alia ekzemplo estas pri naskigxo de bebo:
"Cxe la aperturo jen aperas la kapo" mi ne povas pensi
"Cxe la truo jen aperas la kapo"

Do por mi truo estas io profunda kaj por truo aperturo estas la eliro de 
la truo, do parto de truo.
Sed mi povas imagi aperturojn sen truoj, mi ne havas tujan ekzemplon sed 
kiam mi trovos mi aldonos.

> Sed ĉu tia distingo meritas apartan radikon? Des pli, ke ŝajne oni
> havas malsamajn opiniojn pri la distingomaniero.
> Sergio

Jes por mi estas klara diferenco inter aperturo kaj truo.
Mireja

Rispondere a