Vilhelmo: > Mi jhus enretigis du terminaretojn: > > 1. Terminareto de 148 vortoj el la lingvoscienca kampo, kiun la china > lingvisto Soliva konsideris tro europecaj kaj anstatauigindaj (vd la > retpaghon de MAS: http://mas-eo.org)
Dankon, Vilhelmo, pro via interesa laboro (la Esperantaj diakritoj sur mia ekrano bedauxrinde aperas nur kiel "?", "egalvalora?o"). La listo de Soliva tre revolucia ne plu estas. Multaj proponoj intertempe popularigxis pro la PMEG de Bertilo, ekzemple "infinitivo = imodalo, iformo" (kial sen ligo-streketoj?). Azari 2000 (eo-persa) havas "infinitivo = i-modo ..." La tuta diskuto okazis jam antaux 20 jaroj sur la bazo de Nagata Akiko (1987): Lingvikaj vortoj de Esperanto el la vidpunkto de Japan-lingvano. En: Serta Gratulatoria [festlibro por Régulo Pérez] 1987, p. 479-484 (kaj publikigita ankoraux aliloke, ekzemple en la periodajxo UN kaj Ni). La diskuto pri -ik = scienco estas ecx pli malnova kaj jam trovebla cxe Baghy en 1933. En la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj oni denove diskutis pri gxi (i.a. pluraj kontribuoj de Golden, Wennergren [bona superrigardo en AkSt], R. Eichholz k.a.). Laux tiu sistemo do "lingv-ik-o" = scienco pri lingvoj, "lingv-ist-ik-o" = scienco pri lingvistoj" ... laux mi tre klara, sed kolizias kun la naturalisma formo, laux kiu "lingvistik-o" = scienco pri lingvoj. Se iu interesigxas pri la demandoj ankaux tie cxi remarcxita denove kaj denove, sercxu cxe // http://www.esperantoland.org/ebea/ - je >ropec< (= Euxropeco / Neeuxropeco de Esperanto) - je >-ik< (kun la ligo-streketo, sen > ...<) kaj retrovu ekz-e la klasikajxon de antaux 40 jaroj: Icxiro Tarao (1967) Ne forgesu, ke ekzistas multe da aliaj rasoj krom Eŭropaj kaj Amerikaj HdE 1967/9, p. 4 neologismoj; Euxropeco Pledas por auxtonomaj vortoj anstataux neologismoj. Jen do la "pra-Renato". Agrablan dimancxon (aux analize, radiksxpare, renate: agrablan "tagon de la Sinjoro") Bernhard
