S. Pokrovskij skribis: > Tamen aliflanke, en verko pro esperantistoj ne malkonvenus > formo esperantigita, en kiu oni tradicie mallongigas la finan i: > "la poezia lingvaĵo Varingjena-Kaloĉaja".
Temas pri tre disvastighinta fusha elparolo, vershajne pro la diftongighema vokalparo. Okcidentismo, ofte kondamnata de vi, Sergio. Iom simile al la okcidentismaj Dostojevski, Ostrovski, Pokrovski... Tamen mi ne kontrauas tian formon, ghuste pro ties disvastighinteco. Cetere lau mia scio Kalocsay neniam skribis tiel sian nomon. Jozefo Horvath
