Renato skribis: 

Mi ne diras, ke vi verku tutan tabelon por indiki kiel transskribi la elparolon 
de hungaraj nomoj (vidu en 
http://www.bonalingvo.it/index.php/Konsiloj_por_transskribado) sed almenau' 
bonvolu diri kiel oni elparolas tiun ofte renkontatan nomon.

Kalocsay Kálmán:
Proksimume: kaloĉai kaalmaan, 
La hungara 'a' estas mallonga 'a', sed kun liprondigo, elparolata malsupre 
malantaue. Se vi prononcas Esperantan mallongan 'a' oni certe ne miskomprenos 
vin.
'á' en Kálmán estas longa 'a'.
'cs' estas 'ĉ'.
'y' post vokaloj estas ĉiam: i.
'ay' do ne estas diftongo, sed dusilaba vokalparo.
 
Mi tute kunsentas pri la indiko de la proksimuma elparolo ĉe fremdaj nomoj.
 
Amike: 
 
Jozefo

Rispondere a