Je 5/14/08, Yury:
> 2008/5/14 Sergio Pokrovskij:
...

>>  Interalie, PIV2 nun registris "pirogo"n por "pâté en croûte",
>>  kvankam tute mise difinis ĝin kiel "rusa pasteĉo".


> Jes, mi scias. Min gxenas tiu formo, cxar gxi estas homonima kun
> pirogo = indiana boato.

Jes, ankaŭ mi longe evitis la vorton pro la sama kialo.  Tamen nun,
vidante kiel senskrupule la okcidentanoj enkondukas homonimojn, mi
konstatas, ke la homonimeco de la du pasteĉoj estas multe pli ĝena ol
la homonimeco de la du pirogoj.  Finfine, kiel rimarkigis Sten en
s.c.e.,

"se iu konfuzus la boateton pirogo kaj la manĝaĵon pirogo, lia
problemo estus pli granda ol nur lingva" :)

>> En la Reto jam aperis protestoj, ke plej diversaj popoloj havas
>> siajn pirogojn

> Des pli.

>>>  En la persa ni nomas gxin "Pirasxki"

> Mirinde! Do cxu la persa prenis tiun vorton el la rusa, aux inverse,
> la rusa el la persa? Mi ne povas kredi, ke tio estas hazarda
> koincido.

Probable estas prunto el la rusa.  Ja evidente estas rusa diminutivo.

--
Sergio

Rispondere a