2008/8/1 f_sophia <[EMAIL PROTECTED]>

> Saluton,
>
> ReVo estas manka je onomatopeaj sonoj.
> Kiel oni tradukas la bruon de terno, tuso, maĉado, de sonorado k.t.p.?
> Menkompreneble oni uzus "ronron" (por bruo de ronrono), "zum zum" (por bruo
> di
> zumado), "tik tak" (por bruo de tiktako), ĉar ili devenas onomatopeaĵoj...
> sed ĉu por la aliaj?
>

Unu problemo estas manko de konsento pri multaj tiaj sonoj.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Onomatopeo havas malgrandan liston.  Iuj
sxajnas tre strangaj laux mi, ekz "vvvvv" por trajno.  Anglalingvano kiel mi
pensas ke trajno sonas kiel cx-cx-cx aux simile. :)  Do povus esti malfacile
trovi vortojn kiuj vere estas "akceptitaj" gxenerale de multaj
Esperantistoj.

Estas zamenhofaj ekzemploj, ekz "ricx-racx" por sxirigxanta sxtofo.
Versxajne tiaj certe meritus esti en ReVo.

amike
russ

Rispondere a