--- On Fri, 8/1/08, Renato Corsetti wrote:
Russ:
>> Unu problemo estas manko de konsento pri multaj tiaj sonoj.
> Prave. Oni ne lasu sin misgvidi de la propra lingvo. Ekzemple:
>> "vvvvv" por trajno. Anglalingvano kiel mi pensas ke trajno sonas
>> kiel cx-cx-cx aux simile.
> kaj itallingvano produktus "cxuf-cxuf".
Laŭ mi, temas pri malsamaj situacioj.
1. La unua koncernas relative malrapidan movon de malnova trajno, kiu
klakas sur la reljuntoj, aŭ eventuale pri la vapormotora lokomotivo
kun klakanta piŝto. La sono estas malkontinue ritma (ruse ni dirus
"tuk-tuk" pri la seka surrela klakado, aŭ "ĉuf-ĉuf" pri la malseka
vapora spiregado).
2. La dua koncernas povuman trajnon sur glata vojo; ekz-e la
metropolitenan trajnon forveturantan de la stacio, aŭ rapidan
trajnon pasantan kun Doppler-efekto. Tie la sono estas kontinua
zumo, ruse mi dirus "uuuuu", kaj ne maleblus "vvvvvv".
--
Sergio