Saluton,

Corsetti skribis:
> Efektive tiuj sonoj estas malsame esprimitaj en
> malsamaj lingvoj. Se vi diras "cxuf-cxuf" en la
> itala c'iuj komprenas, ke temas pri vagonaro. Se
> vi diras "tuk-tuk" neniu komprenas pri kio temas.
>
> En Esperanto oni devus longe esplori antau' ol veni al interkonsento.

Do estas nepre bezonata esperantigo de tiuj sonoj.
La unua paŝo estus kolekti tiun sonojn uzatajn de la esperantoverkistoj.
La dua paŝo... ĉu eble la Akademio?

Ĉiukaze, ni povas enigi en la ReVo la jam-konatajn sonimitojn... ekzemple 
"ronron", kiu estas uzata en la verbo ronroni, aŭ la Zamenhofajn ekzemplojn 
kiel "riĉ-raĉ".

Amike,

Antonio Codazzi

Rispondere a