>
> Tamen la sciencaj terminoj estas tereno kie la modo regas eble eĉ pli
> kaprice ol en la lingvo komuna (kiu estas iom pli stabila, supozeble
> pro pli granda inerto de la pli grandmasa parolantaro).  Sufiĉas pensi
> pri la nomoj de la malsanoj, kiuj plurfoje ŝanĝiĝis dum mia vivo.


Tiu argumento felicxe ne funkcias por geologio, kies terminoj praktike
restas sensxangxaj ekde siaj aperoj. Ecx malpli por tektoniko kiel aparta
okazo. Ni do ne devas rigardi la aferon de tiu vidpunkto.

La latina terminaro estas tute kabineta elpensaĵo, kiu neniam funkciis
> kiel normala lingvo.  Ekz-e mi vidas el mia fenestro arbareton da tio,
> kion mi nomas "siberia cembro".  La latina nomo estas "Pinus
> sibirica".  Kaj PIV2 naive transskribas: "Siberia pino".  Ĉu tia nomo
> povas taŭgi en Siberio, kie cetere la banala "Pinus sylvestris" estas
> konsiderinde pli ofta ol la nobla cembro?  Tio povas funkcii nur en
> kabineto de eŭropa botanikisto, ne en la realaj mastrumadaj taskoj de
> la arbaristoj.
>
> Dum jarcento la esperantistoj nomis pirolon pirolo, kaj cipreson
> cipreso.  Sed jen subite en PIV2 vekiĝas iu latinisto, kaj PIV2
> instruas al ni, ke la Fundamenta "pirolo" estu "pirulo", ĉar "pirolo"n
> bezonas latinaĵoj por herbo kaj por la ĥemia C4H5N; kaj ke "cipreso"n
> oni ial nomu "kupreso".


Kaj PIV certe ne citas fonton. Tio montras kiom fusxas kelkparte tiu
vortaro... Kaj apogas kontrauxi gxian artikolon tekton' (kiu tute
malakademie apogas -ik).

Problemo konsistas en tio, ke la vorto penetris la komunan lingvon,
> kaj ke tie ĝi funkcias adjektive, en la senco kiu por la fakuloj estas
> malpropra kaj metafora.


Pri kiu vorto vi parolas? Pri tektonik' gxi klare funkcias substantive. Ne
estas problemo pri tio. Pri tekton', gxi praktite aperas nur adjektive. Nu,
temas laux mi pri mi malatentajxo de la uzantoj - mi metafore aux ne neniam
uzus tiun vorton. Kaj fakuloj cxi tie ne konsideras malpropra la metaforan
uzon. Oni libere "metaforumu". Malpropraj estas gxuste la fakaj terminoj
aperintaj en PIV, kiuj nepre ne devas same aperi en ReVo. Nur la mistrada
faka uzo (kiu cetere ne agordas kun la jam uzataj fakajxoj aperintaj en
Esperanto) estas kritikataj cxi tie.

> Se la laux vi balasta -ik gxenas kaj oni gxin forigas, ni gajnos
> > tekton'. Do kio estos tektono? Cxu la fenomemo?  Tamen ni gxin
> > forigis de substantiva bazformo signifanta la sciencon.
>
> Jes, tiam aperas problemo havigi sencon al TEKTON, kiu povus koherigi
> la lingvojn fakan kaj komunan.  Al mi ŝajnas, ke oni povus atribui al
> "tektono" la sencon "tectonic structure, framework structure".


Jes, sed la geologiaj tekstoj kaj ecx la laikaj ne uzas tekton/o. Tiuj uzas
tekton/a celante tektonik/a, tektonism/a. Por la supozebla tekton/o oni sole
uzas tektonism/o. Certe la uzantaro neniam uzos tekton/o (nu, post NPIV mi
ne scias...). Se ili uzos, temos pri trudo de vortaro.

Iom similan problemon ni havis pri KOMPUT.  Per si mem la vorto ne
> estas ofte bezonata, sed ĝiaj derivaĵoj jes estas firme estabitaj
> (precipe "komputilo" kaj "komputado").  Se ne estus bezono pravigi la
> derivaĵojn, ni povus resti kun la ordinara "kalkuli"; tamen la
> vortofamilio postulis difini la verbon kaj fiksi ĝiajn diferencojn
> disde la komunlingva "kalkuli".


Mi ne vidas tiom da sameco. Komputi klare aperas kiel verbo, paralele kun la
internacia kulturo. Ne estas konfuzo tie. La sugesto tekton' estas konfuza
kaj ne kongruas kun la internacia kulturo, dum la la fakte uzataj
tektonik/tektonism ne portas konfuzon kaj kongruas internacie.

> Kaj poste cxu oni konsideru tektoniko kiel derivajxon de tekton'?!
> > Tio ne estas la simpla Esperanto, kiun mi lernis, prezentu la
> > supozeblan -ik cxu PIV cxu la Biblio.
>
> Tiaj disiĝoj okazis pri multaj vortoj.  Kp
> formala -- forma
> universala -- universa
> centrala -- centra
> socia -- sociala
> materia -- materiala
> norma -- normala
> readika -- radikala
> ...


Mi ne trovas trafa tiun analizon. La paroj supre prezentitaj ne paralelas
kun la paro tektono/tektoniko.

Krome, koncerne la fakecon, mi rekomendus pli da singardemo.  Ne ĉiam
> bona fakulo estas egale bona esperantisto.  Tre ofte ekonomikistoj aŭ
> programistoj parolantaj per mialanda TV uzas teruran ĵargonon kaj ne
> sukcesas trovi tute simplajn, eĉ memevidentajn rusajn terminojn -- sed
> nepre iujn anglaĵojn.


Kompreneble kaj aliflanke ankaux vortaristoj ne cxiam (preskaux neniam!)
estas kompetentuloj pri certaj fakoj. Okazas ke, malgraux viaj ekz-oj, la
afero pri tektonik'  tute klaras laux mi kaj ni ne devas perdigxis en
senrilataj kaj nekonkludaj argumentoj.

La plej grava diferenco estas, ke GRAMAT ne formas familion en
> Esperanto (ruslingve tamen estas alie: "gramata" aŭ "gramota" signifas
> "ĉarto" aŭ "klero").  Dum TEKTON estas pli produktema: tektonismo,
> tekton(o)magnetismo, tektonosfero, tektonofiziko ...


Felicxe vi ne konsideris tektonik' kiel parto de tiu familio. Same vi ne
devus konsideri tektonism'. La aliajn vortojn oni povus konsideri kiel
apartajn radikojn. Aux geofiziko nun ni konsideru geo+fiziko?

Fine, mi ne kontrauxas la enkondukon de tekton (cxefe kun adjektiva
bazformo). Sed la vortaro devus klare montri al la uzanto, ke tektonik' kaj
tektonism' preferindas. Pri tio ne estas dubo, kaj mi trovas nesagxe perdi
tempon kaj sin mem en senfina kaj nekonkluda argumentado. Mi jam montris
mian komprenon pri la temo. Restas al al ReVo-kontribuonto legi gxin aux
blinde sekvi la mistrafajxon de NPIV.

F.

Rispondere a