Cxu eble, cxar la fonaj lingvoj, tiom pli fortaj ol Esperanto, ja subtenas 
tekton-, paralala al tuta grupo de la tipo auxtomata, sed ne ge/o (nur kiel 
pseuxdosufikso paralela al bio-) aux dem/o?

Kompreneble en multaj okazoj oni povas uzi "terkrusta", sed gxi probable ne 
helpis al Vilhelmo cxe tiu traduk-tasko:

"Gi spegulas malnovan zorgon subkusantan sub la ideo de la alvenonta 
**terkrusta renverso** ce la mondekonomia
potenco favore al Orient-Azio, ..."  -> ?? kio? Cxu denove tertremo en 
Cxinio? ;-))

Bernhard

Probal:

-- mi sentas la emon demandi, kial
iuj trovas pli utila la enkondukon de
tekton/, ol iu ajn trovus la enkondukon
de ge/o pro geologio/ geografio, au ol
iu ajn trovus la enkondukon de dem/o
pro demokratio/ demografio.

chu tekton/ estas iamaniere pli
konkreta, pli palpebla?

mi ne starigas retorikan demandon
por kashe kontraui la proponon
tekton/ - mi estas nek por nek kontrau
char mi ne estas kompetenta havi
opinion.  mi provas kompreni la
tipon de sento, kiu shajnas motivi chi
tie specifan proponon.

amike

probal

Probal Dasgupta

Rispondere a