Je 8/21/08, probal: [...]
> -- mi sentas la emon demandi, kial iuj trovas pli utila la > enkondukon de tekton/, ol iu ajn trovus la enkondukon de ge/o pro > geologio/ geografio, au ol iu ajn trovus la enkondukon de dem/o pro > demokratio/ demografio. Jam la konkurado inter geologio, geometrio kaj geografio estas sufiĉa problemo por apartigi la vortoparton GEO. Cetere, ni havas "geodezio"n, "geofiziko"n, "geoĥemio"n. Krome, mi povas imagi geologiajn studojn de Luno, Marso aŭ alia planedo malsama ol Tero. Krome, Geo estas la malnovgreka diino de la tero, http://eo.wikipedia.org/wiki/Geo > chu tekton/ estas iamaniere pli konkreta, pli palpebla? Mi emas konsenti kun Marc, ke en "tektonika" ĝenas la balasta -ik. Same kiel en "naturala" ĝenas la balasta -al, same kiel en "rezultato" ĝenas la balasta -at. Tial mi diras "aŭtenta" kaj "sponta". ("Spontana" estas krome malbona pro la false sufiksa -an; tial mi preferus "spontanea"n ol la forme difektan "spontana"; sed "sponta" estas ankoraŭ pli bona.) -- Sergio
