2008/8/26 Wieland Pusch <[EMAIL PROTECTED]> > > mi sxatus legi almenaux dek pozitivaj opinioj de ReVo-kontribuantoj > en la listo.
Antaux ol vi "vocxdonas", legu jenan rezumon: Nun la artikoloj de ReVo cxiuj estas sub licenso GPL. GPL postulas i.a. ke cxiuj derivajxoj estu ankaux sub GPL. Tiel verkoj kiuj ne uzas GPL ne rajtas uzi/kopii artikolojn de ReVo. Ekzemple: * Vikipedio (cxar gxi uzas GFDL) * Lernolibroj kaj vortaroj (estas iom malfacile trovi eldonejon kiu akceptas GPL) GPL - unuflanke garantias la "liberecon" de eventualaj derivajxoj, sed - aliflanke limigas la nombron de eblaj uzoj. > > Cxu vi permesos sxangxi la licencon de ReVo al "Publika havaĵo" vidu > http://eo.wikipedia.org/wiki/Publika_hava%C4%B5o ? > > Por ReVo mi pensas ke - gravas ke gxi estas uzeblaj por cxiuj, por cxiuj celoj kaj en cxiuj manieroj. - malgravas cxu eventualaj derivajxoj sekvas GPL aux ne. Pro tio cxi mi estas *por* la propono (sed mi ne kontribuis artikolojn, do mia vocxdono ne gravas). -- Jacob Nordfalk Venu al la plej granda kultura evento en esperantujo: Kultura Esperanto-Festivalo - la 7a ĝis la 12a de julio 2009 - http://kef.saluton.dk
