Saluton, 

> Bone, sed mi kredas, ke vi plej bone priskribus tiujn konceptojn en
> Enciklopedio, kiel Vikipedio.
>
> Amike
>
> Renato
>
> -------
>
> Propraj nomoj, Antonio,
>
> kompreneble kaj eksterdube rajtas esti registritaj en ReVo, do ankaux
> Polukso, Atalanto ktp. Sed la intereso de tiu, kiu konsultas vortaron estas
> precipe lingva, ne enciklopedia. Ekz. do li aux sxi sercxas respondon al la
> demandoj "kiel oni nomas la mitan urbo-fondinton de Romo 'Romulus' en
> Esperanto, kiel la heroon el la arabaj fabeloj kun la mirlampo?"

Ĉingisĥano (farita de Sergio):
 Titolo de Temuĝin (m. 1227), la plej granda konkeranto en la homa historio, 
fondinto de la Mongola Imperio:  la loko kie oni enterigis Ĉingis-ĥanon kaj 
liajn posteulojn restas nekonata ĝis nun [1].

Laŭ la lingva vidpunkto, ĝi estas troa. Laŭ mia vidpunkto, ĝi estas taŭga 
(fakte ĝi entenas ĉion kio igas lin rekonebla). Fakte, mi devas esti certa ke 
tiu Ĉingisĥano estas la sama persono... kiun mi trovis en alia vortaro kiel 
Ĝingis Ĥano. Ankaŭ Galilejo... ĉu Vincento (grava muzikteoriulo) ĉu Galileo 
(scienculo).

> Tial tute suficxas la PIV-a respondo "Romul/o. Latina vira nomo, i.a. de
> unu el la legendaj fondintoj de Romo, vd. Remo." Ecx ne aperas, kaj ne
> necesas, ke gxi aperu, la vorto "lupino" en la difino. Post la genia ligo
> de ReVo al Vikipedio pli hodiaux ne necesas.

Vidu supre + tri etaj amikaj rimarkoj:
1) ikonografio: la ĝemeloj + la lupino
2) Remo ne fordis Romon
3) vira *antaŭ*nomo :)

Ŝajnas al mi ke unue oni konfuzu "detala"-n kun "enciklopedia"... due ni estas 
pri tio tro EŬROCENTRAJ (t.e. ni opinias ke ĉiu ne povas konfuzi tiun 
"personon" kun alia... sed ni JAM havas la ideon de li... ĉu vi kapablis 
serĉi kaj senerare trovi en Vikipedio la jam menciitan Mijamoto Muzaŝi-> fama 
japana spadisto? Tiu ulo estas taŭga ekzemplo, ĉar en Japanujo li estas 
konata eĉ de la ŝtonoj!)

Ĉiukaze, vi pravas pri la ebleco je uzi ligilon al Vikipedio, sed... kio 
okazas kiam la uzanto estas nekonektita al la reto aŭ kiam Vikipedio ne havas 
difinon?

Renato:
> > Ĉiukaze, ReVo estas grupa kaj tutmonda laboro... sed kie estas la 
> > aliĝintoj ne-eŭropanaj aktivaj?
> >
> Ĝenerale ili estas malmultaj sed nia maniero disputi anstataŭ trankvile
> diskuti estas unu el la faktoroj, kiuj tenas ilin malproksimaj.

Eble vi pravas... sed mi esperas ke vi estas malprava.
Ŝajnas al mi ke ni "dure sed konvene" disputas.
La lasta okazaĵo estas nur escepto. (mi esperas :) )

En aliaj listoj, kiam ano ĝuste malsamopinias (eĉ pere de bona argumentado) 
kun unu el la estroj aŭ el la fondintoj, li estas tuj forigita!
Sekve, ankaŭ aliaj anoj silentas por eviti forpelon. 
Ni, male, vaste kaj ofte rimarkas pri ĉio, sed ĉiam por (figure :) ) riĉigis 
nin mem kaj la vortaron... kaj do ni disputis kiel aŭskultantoj kaj ne kiel 
surduloj.
Ĉu tio estas tiel malevidenta ke tio tenas la ne-eŭropanojn malproksimaj?

Bernhard, Marc kaj Sergio estas "teruraj" :) ... sed mi, rimarko post rimarko, 
estimas illin pli kaj pli... ankaŭ (kaj ĉefe) kiam ni malsamopinias.

Englutante ostojn, ni kreskas. Nur la infanoj "ĉiam" postulas pravi.

Sekve, mi tute ne kapablas opinii ke la ne-eŭropanoj timas diskutojn aŭ 
rimarkojn.... kaj eĉ incitetojn. 
Mi bedaŭras, Renato... mi tute malsamopinias: la kialo certe estas alia.
Enketu ni kune!

Dispute via :)

Antonio Codazzi

Rispondere a