Corsetti 2008-09-03:

Kiu ne volas puŝi siajn preferojn lanĉu la unuan PIV-on en la maron! 
Efektive mi ne konas esperantistojn, kiuj ne volas puŝi siajn preferojn. 
Bedaŭrinde la preferoj de Antonjo estas malbonaj, laŭ mi.

  Cetere cxu vi ne sxatus enkonduki ankaux arabajn gramatikajn regulojn en 
Esperanton? Ekzemple: "gxamila kitabo" kaj "gxamilina kitaboj"?

Kial ne? Se oni enkondukas la grekajn mitojn (kiujn vi konas nur pere de la 
araboj), mi rjatus enkonduki iom da araba gramatiko.

----

Por mi tio estas sxovinista kontraux la greka mitologio kaj kulturo. Gxi 
certe ne rajtigas "enkonduki iom da araba gramatiko" fare de la sekretario 
de la Akademio de Esperanto. Lian difinon de - ekzemple - "Aladino" el "Mil 
kaj unu noktoj" certe iu bonvolus enigi en ReVon. Mi bonvenigus gxin. Sed 
kie gxi estas?

Krome vi certe aludas al tiu mesagxo de mi en la piv-grupo, cxar en aliaj 
grupoj mi ne partoprenas (do via aserto "kelkajn retposxtgrupojn" estas 
malgxusta):

"En 2003 D-ro Corsetti skribis:

"Laux mistero klarigebla nur fare de psihxopatologiistoj, la "simplaj" 
parolantoj devis defendi sian lingvon kontraux la homoj, kies tasko estis la 
defendo de la lingvo."

Li klarigas tion per la ekzemplo, ke la iama direktoro de la sekcio pri 
Teknika Vortaro de la Akademio preferis la terminon "komputoro", dum plej 
multaj Esperantistoj tiutempe jam uzis "komputilo". Li do asertas iun psikan 
difekton de la auxtoro de la Esperanta Bildvortaro kaj sekcio-direktoro 
Rüdiger Eichholz, kiu mortis en 2000.

Jugxu mem, cxu D-ro Renato Corsetti gxentile parolas pri homo mallonge 
antauxe mortinta.

En la supre citita frazo D-ro Corsetti uzas la vorton "psihxopatologiisto". 
La oficiala vorto, do la formala Akademia rekomendo, estas "patologo", 
"psihxo" laux PIV estas "psiko". Reta esploro donas rilatumon de psiko al 
psihxo de 269 : 9 (Tekstaro) aux de cx. 15.000 : cx. 300 (Kukolo).

Jugxu mem, kiel oni devus karakterizi D-ron Renato Corsetti aplikante lian 
propran kriterion pri psika difekto.

Aktuale D-ro Corsetti pledas por anstatauxigo de la oficiala termino, do 
formala Akademia rekomendo, "demagogio" per "demagogeco". La fakta uzo de
"demagogeco" en la reto estas preskaux nula.

Jugxu mem, kiel oni devus karakterizi D-ron Renato Corsetti aplikante lian 
propran kriterion pri psika difekto.

Sian preferon por "demagogeco" D-ro Corsetti pravigas per jenaj argumentoj:

"Mi ne vere scias, sed mi havas la senton, ke demagog-/demagogeco povus 
funkcii pli bone ol demagogi-/demagogiulo."

Jugxu mem, cxu tio estas la minimuma faka nivelo, kiun vi atendas de gvida 
Akademiano.

Fine bv. jugxi mem, cxu en 2008 ekzistas situacio, en kiu "la 'simplaj' 
parolantoj devas defendi sian lingvon kontraux la homoj, kies tasko estas la
defendo de la lingvo." "

Krome, kiel vi interpretas la frazon kun "lanĉu la unuan PIV-on en la 
maron!"? Dronige detrui la gvidan vortaron? Malpermesi gxin? Forpermesi 
gxin? Antaux miaj okuloj aperis la bildoj de la libro-bruligado antaux la 
Berlina universitato en 1933. Sed mi espereble malbone komprenas.

Amike

Bernhard


-----Ursprüngliche Nachricht----- 
Von: "Russ Williams" <[EMAIL PROTECTED]>
An: <[email protected]>
Gesendet: Freitag, 5. September 2008 21:15
Betreff: Re: [revuloj] kartun-kino kaj aliaj


> 2008/9/5 Bernhard Pabst <[EMAIL PROTECTED]>:
>>
>> Kia sxovinismo de D-ro Renato Corsetti! Kompreneble same indas registri
>> proprajn nomojn el la greka mitologio kiel ekzemple proprajn nomojn el 
>> Mil
>> kaj unu noktoj.
>
> Bernhard, laux mi lia mesagxo ne diris ke ne indas registri proprajn
> nomojn el greka mitologio, sed simple ke vi ne rajtas paroli pro
> sxovinismo.
>
> Krome estus agrable se vi cxesus viajn malagrablajn personajn atakojn,
> kiuj ekde pluraj semajnoj plagas kelkajn retposxtgrupojn, cxar via
> batalemo sxajnas igi vin vidi aferojn kiuj ne estas en la teksto.
>
> Li skribis la jenan al kiu vi respondis:
>> Kara Bernhard, vi kaj la aliaj eŭropigantoj de Esperanto ne rajtas
>> paroli pri ŝovinismo.
>
> Kaj antaux tio estis:
>> Por ke lingvo estu tutmonda ne suficxas paroli gxin en Eux­ropo.
>
> Do mi ne vidas kie estis sxovinista aserto ke indas registri euxropajn
> nomojn; nur ke oni ne ignoru neeuxropajn nomojn.  Se mi pretervidis
> iun alian mesagxon de Renato Corsetti, en kiu estis la aserto al kiu
> vi reagas, bv informi min kaj mi pardonpetos pro mia eraro.
>
> amike
> russ
> 

Rispondere a