Saluton, karaj samideanoj.

La helena mitologio ekzemple (kaj ĉefe) utilas por legi (kaj priskribi) 
helenan/klasikan filosofion kaj poezion.
Por ne-eŭropano, aludo al (ekz.) "Prometeo" en iu ajn teksto pri historio, 
arkeologio, astronomio aŭ filozofio (aŭ ankau al titolo mem "Nova Prometeo") 
estas malfacile komprenebla sen vortaro. Do tio ne estas ŝovinismo aŭ 
eŭro-centrismo, sed simpla disvastigo kaj interŝanĝo de kulturo kaj de libera 
penso.

Fakte, mi estas sufiĉe sperta ankaŭ pri orienta mitologio (kaj religio kaj 
filozofio), kaj mi ege deziras aldoni kapvortojn pri tio... kaj mi certe faros 
tion kiam mi *trovos* indajn esperantigojn.

Oni forgesis ke vortaro utilas al la uzanto... ne al redaktanto.
Vortaro nepre devas klarigi la signifon de ĉiu nekonata (por la uzanto) vorto, 
kiu estu ofta aŭ malofta, bela aŭ malbela, arkaika aŭ moderna, laŭ la popola 
uzo aŭ laŭ la uzo de la Akademianoj, internacia aŭ logik-kreita!
Kiam mi legas italan vortaron, mi trovas vortojn kiel "inusitato", "lapis", 
"dittafono", "vetusto", "traversia" , alivorte mi trovas vortojn kiuj estas 
preskaŭ nekonataj kaj jam de longe anstataŭigitaj... sed "ĝis nun kaj por ĉiam" 
tre oftaj en verkaĵoj antaŭmilitaj.
Tio okazis ankaŭ en arabaj, svahilaj, ĉinaj, japanaj, hungaraj, francaj, 
germanaj, anglaj, rusaj kaj hispanaj vortaroj, ĉu ne?

Pormomente, se Renato sendos al mi kapvortojn kaj difinojn pri arabaj 
mitologiaj figuroj, mi volonte preparos la dosierojn.
Kiel filozofo, mi amas... ege amas la kulturon kaj la penson... kaj ne la 
"senfinajn" diskutojn (kaj simple "fine a sé stesse"... domaĝe mi ne scias kiel 
esperantigi tion... ĉu "memstaraj"?).

Ĉiukaze, ReVo estas grupa kaj tutmonda laboro... sed kie estas la aliĝintoj 
ne-eŭropanaj aktivaj?

Filozofume via :)

Antonio Codazzi

Rispondere a