Bernhard:

Sed mi espereble malbone komprenas.

Kara Bernhard, efektive mi pensas, ke vi malbone komprenis. Estas alia malsameco inter mi kaj vi, mi ne volas kvereli kun vi sed nur kun viaj ideoj pri Esperanto.

Mi reasertas, ke en pluraj epokoj parolantoj de Esperanto devis defendi sian simplan kaj regulan Esperanto kontraŭ akademianoj kaj aliaj kleruloj, kiuj provis fari el Esperanto dialekton de latinidaj lingvoj.

Tiu problemo, bonŝance, nun estas multe pli malforta. Nun, eventuale, la problemo estas adapti la sintakson de Esperanto al tiu de la angla (sed tiu estas tute alia diskuto).

Eĉ NPIV mem, kiel mi publike agnoskis, korektis kelkajn troajn eŭropajojn de la antaŭa eldono, sed restas en tiu vortaro, laŭ mia takso, almenaŭ 10 elcentoj da radikoj nebezonataj.

Mi ne diras ion alian, kaj mi agnoskas kaj ke NPIV pliboniĝis, sed malsufiĉe, kaj ke la nuna Akademio ne plu estas la Akademio de antaŭ 20 jaroj.

Bonvolu trankviliĝi, ĉar aliokaze via sangopremo suferon, kaj vi bezonos kor-kuraciston (kiun oni nomas ankaŭ kardi/ologo)

Amike

Renato



Rispondere a