> Ĵerom: 
> > la demando estas, cxu cxi tiu grupo ekzistas por rakontado pri siaj 
> > vortpreferoj, aux por laboro pri revo.
> 
> renato: 
> > Ĝi ekzistas jes por fari REVO-n, sed pri kia REVO ni diskutu. Ne estas, ke 
> > ĉio ajn kio aperas, meritas esti en REVO kiel normala kap-vorto. Por tio ni 
> > jam havas PIV-on.
> 
> Ĵerom: 
> kara renato. mi memoras, ke vi estas administranto de cxi tiu grupo. cxu vi 
> bonvole helpus? iu grupano dauxre sendas mesagxojn, kiuj komencigxas per "cxu 
> ni bezonas..." "miaopinie tiu vorto estas evitinda..." kaj simile, neniom 
> kontribuante al la vortaro kaj vane konsumigante nian lego-tempon. cxu vi 
> povus forbari lin dum kelka tempo?

Mi male opinias, ke Renato ludas gravan rolon en cxi tiu grupo, neniel gxenan 
por la laboro. Li estas vocxo de nia konscienco :-) Efektive multaj vortoj 
estas senutilaj kaj estas tre bone cerbumi en la listo kaj registri en REVO, 
kiel oni povas elturnigxi sen ili. Kio min plej gxenas cxi tie estas la longaj 
senrezultaj diskutoj: tamen ne malfacilas post la diskuto sumigi la argumentojn 
kaj fari neuxtralan konkludon, enkondukeblan en la koncernan artikolon kiel 
rimarko aux administra noto. 

Alia plago estas neglekto pri montritaj eraroj aux mankoj en la propraj 
redaktoj. 

Kore,

Marc

Rispondere a