Marc: 
> Mi male opinias, ke Renato ludas gravan rolon en cxi tiu grupo, neniel gxenan 
> por la laboro. Li estas vocxo de nia konscienco :-)

renato:
> Dankon, Marc, ke vi diris tion. Mi ne havis tempon hodiaŭ respondi al Ĵerom, 
> sed ni ne vivas en la lando de la unu sola penso, kaj se tiu unu sola penso 
> estas "senkritika uzatismo", ĝi, kiel ĉiuj absolutaj idearoj (ĉu ni bezonas 
> "ideologio"?) kaŭzas multajn problemojn. 

nu, pardonu, renato, se mi tro vigle reagis.  mi volonte legas viajn 
kontribuojn kiam vi proponas alivortigojn kaj alternativojn, kaj malpli volonte 
kiam vi nur plendas ke iu vorto devus ne ekzisti.  en cxi tiu okazo min, kiel 
marc, incitis la troabundo de mesagxoj cxirkaux malgranda demando.

revo vivas sub unu cxefprincipo -- efektive uzateco.  dank' al tiu unu principo 
la vortaro restas kohera.  aliloke ni vivas sub aliaj ideoj.  ekzemple en 
vikilibroj mi helpis je terminaretoj, kiuj ne obeas la principon de uzateco.  
viaflanke vi prizorgas "simplajn samsignifajn vortojn", kiu havas alian celon.  
kaj estas bone tiel.  ne utilus se ni miksus cxion ajn kun cxio.

amike

jxeromo

Rispondere a