2008/11/19 jv <[EMAIL PROTECTED]>:
> russ:
>> Mi neniam proponis ellasi la vorton el ReVo. Mi nur celis ke mi mem preferas 
>> ne uzi vortojn, kiuj malklaras...
>
> bone.  la demando estas, cxu cxi tiu grupo ekzistas por rakontado pri siaj 
> vortpreferoj, aux por laboro pri revo.

Konsentite, sed mi auxdacas diri sed ecx vi fojfoje devias de tiu
oficiala celo en via mesagxoj. :)

>> Se mi diras ke mi driblas, iuj pensas ke mi [1] finte trompas kontrauxulon  
>> ([2] ecx metafore, en politko aux simile, ne en sporto), kaj iuj pensas ke 
>> mi [3] lerte manipulas pilkon, eble sole sen aliaj homoj.
>
> tio ne estas malakordaj sencoj.  tio estas respektive:
> [1] emfazo de la plejofta celo de la agado
> [2] figura senco
> [3] emfazo de la agmaniero
> bone redaktita difino spegulos tion, kaj tia sencarangxo estas banala en iu 
> ajn lingvo inkluzive de esperanto.

Nu bone, sed kiu faros tian kontentigan difinon?  Memoru ke iuj cxi
tie eksplicite kontrauxis [3] kaj diris ke tio NE estas driblado, ke
necesas la finto kaj kontrauxulo.  Do mi supozas ke ili malkonsentus
kun difino, kiu diras ke dribli povas esti simple antauxeniri dum oni
manipulas pilkon, cxar ili jam diris ke tion gxi ne signifas.

amike,
russ

Rispondere a