jxeromo: > bone. la demando estas, cxu cxi tiu grupo ekzistas por rakontado pri siaj > vortpreferoj, aux por laboro pri revo.
russ: > Konsentite, sed mi auxdacas diri sed ecx vi fojfoje devias de tiu oficiala > celo en via mesagxoj. :) certe, kaj mi pardonpetas pro tio. aliflanke en iuj diskutoj mi ricevas impreson, kvazaux iuj arangxis ludon, ke ili supersxutos la grupon per agit-mesagxoj kontraux iuj vortoj por kalkuli kiom ili sukcesos bremsi la vortaran laboron. >> Se mi diras ke mi driblas, iuj pensas ke mi [1] finte trompas kontrauxulon >> ([2] ecx metafore, en politko aux simile, ne en sporto), kaj iuj pensas ke >> mi [3] lerte manipulas pilkon, eble sole sen aliaj homoj. > tio ne estas malakordaj sencoj. tio estas respektive: > [1] emfazo de la plejofta celo de la agado > [2] figura senco > [3] emfazo de la agmaniero > bone redaktita difino spegulos tion, kaj tia sencarangxo estas banala en iu > ajn lingvo inkluzive de esperanto. > Nu bone, sed kiu faros tian kontentigan difinon? Memoru ke iuj cxi tie > eksplicite kontrauxis [3] kaj diris ke tio NE estas driblado, ke necesas la > finto kaj kontrauxulo. Do mi supozas ke ili malkonsentus kun difino, kiu > diras ke dribli povas esti simple antauxeniri dum oni manipulas pilkon, cxar > ili jam diris ke tion gxi ne signifas. mi pensas, ke post la diskutado kaj komparado de opinioj ili akceptos difinon pli-malpli konforman al la skemo, kiun mi proponis kelkdek mesagxojn antauxe: ekzemple 1. "antauxen pusxeti pilkon aux..., *ordinare* por konfuzi kaj preterpasi kontrauxulon" 2. (figure) "superruzi, pretertrompi, kasxante siajn verajn intencojn..." luiz proponis sin por redaktado, kaj mi fidas, ke li trovos tian aux similan sagxan resumon de la abundaj kontribuoj. jxeromo
