Saluton > Denove Sibayama pri sporta termino. > > Laux la nuna REVo, > > >golo: Enigo de pilko aux alia ludobjekto en la celon > >golejo: Kadro tra kiu devas pasi la pilko por atingi golon. > > Laux la japana "gooru", deveninta de la angla "goal", > tiu koncepto validas ne nur por pilka (objekta) ludo, > sed ankaux por kurado, nagxado, distanca skiado, distanca glitado, > biciklado, remado ktp. > "La kuristo atingis 100-metran GOL(EJ)ON en 9 sekundoj". > Cxu tia uzado estas ankaux en Esperanto? > Se ne, kiel oni esprimas anstatauxe?: > "La kuristo atingis 100-metran ???on" en 9 sekundoj". > Cxu "celo" aux "celejo"?
En tiu ĉi kazo, goal=celpunkto, t.e. la fino de la kuro (vetkuro, kampokuro, biciklado, motorciklado, tempokuro, k.t.p. ). Estas malsama afero de goal="meti/puŝi pilkon trans la linio"-> golo/goli. Celpunkte via :) Antonio Codazzi
