wieland: > mi trovis etato http://reta-vortaro.de/revo/art/etat.html kaj nek komprenas > la sencon de la vorto nek de la artikolo/tradukoj.
la franca "e'tat" havas fakan signifon malmulte konatan, sed gxin mi auxdas en mia nuna laboro. la amase printataj dokumentoj de ekzemple banko dividigxas je du klasoj: unuflanke sendajxoj, kiuj estas leteroj konteltiroj kaj similaj destinitaj al posxta sendo al klientoj, aliflanke "e'tats", kiuj estas cxiuj internaj dokumentoj uzataj de financistoj, vendistoj, kontistoj... en cxiutaga laboro. tiuj prezentigxas plejofte kiel nur tekstaj dokumentoj tabele arangxitaj kaj ofte printitaj sur grandaj a3-folioj. ilin certagrade anstatauxas rektaj aliroj al datumbazoj, sed ne cxiam (kaj simile retposxto anstatauxas iom post iom la sendajxojn, sed ankoraux nur etskale). en tiu iom vasta senco "e'tat" ne estas nur tabelo de dungitaro sed de cxiu ajn elnombrebla datumaro pri funkciado de firmao aux administrejo, do proksimume la "detala elnombra tabelo prezentanta la staton de administrajxo je difinita dato" nun trovebla en revo. cxu tiu senco tauxgas por la lingvo internacia, estas alia demando. amike. jxeromo
