Zyun'iti: > De Sibayama, Pri "etato" en kelkaj vortaroj: Esperanto-Japana Vortaro eldonita en 2006 listigas nur la senconde "detala listo". Esperanto-Cxina Vortaro eldonita en 1987 listigas kaj "liston de laboristoj"kaj "liston". Persona opinio mia estas, ke gxi estas balasta, sen klara distingo disde "listo (detala)".
Kiel mi skribis en antauxa mesagxo (ili bedauxrinde alvenas laux tute hazarda ordo), la signifo ne estas nur "listo", sed "dokumento, kiu prezentas iun aferstaton en difinitaj loko kaj momento" laux oportuna formo (lista, tabela..) La diferencoj inter "etato" kaj "listo" estas do suficxe klaraj: ne temas nepre pri listo, gxi ne nepre estas detala, kiel klisxo gxi donas cxiujn necesajn informojn por gxuste taksi iun aferstaton. Kore, Marc
