> Arnoldo: > [...] mi favoras al "Haloino," ecx se temas pri > enkonduko de nova sed gxusta literumado en Esperanton laux la 15-a > Regulo. "Haloeno" estas ankaux bona Esperantigo.
Se estas vere bezonata esperantigi la vorton Halloween mi konsentas kun vi ke Halovino kaj Haloveno ne estas la plej bonaj esperantigoj. Inter Haloino kaj Haloeno mi preferus Haloeno: por eviti eblan konfuzon kun vorto in-sufiksigita en rapida konversacio, sed ja Haloino estas pli proksima de la angla vorto ol Haloeno. Mireja
