2008/11/25 Fred Meyer III <[EMAIL PROTECTED]>: > Mi preferas "Haluino". La "w" en la silabo /ow/ ne estas vere prononcata. Do > la uzo de "v" en la Esperanta vorto estas kaj konfuza kaj ne-necesa.
Cxu vere? Mi neniam auxdas gxin dirata de anglalingvanoj kiel "halo ino", sed kiel "halo uxino", certe kun ia "ux"-sono. Ekzemple: http://dictionary.reference.com/browse/halloween havas evidentan "ux"-sonon en la du ekzemplaj elparoloj (se vi klakos la "HEAR"-butonojn), laux mi. Krome, kial "Halu-" anstataux "Halo-"? Mi neniam auxdis gxin kun "u"-sono (kiel angla "blue") en la dua silabo. Cxiam temas pri "o"-sono aux kiel "mallonga u" kiel angla "but" (aux mia nomo "Russ") laux mia sperto. amike russ
