Bertilo: >Marc Bavant skribis: > > > Bertilo: > > >> "Kilotono" ja tute ne eblas, Äar "tono" neniel estas > >> mezurunuo. > > > Hm, neniu postulas, ke "kilotono" estu analizebla kunmetajxo (cetere ecx > > "kilogramo" ne estas kunmetajxo por mi). > >Ne tiom gravas nun, Äu oni analizas tiajn vortojn kiel efektivajn >kunmetaĵojn aÅ ne. Äiuokaze la normala kaj klare preferinda stato >tamen estas, ke en Äiu tia vorto la parto post "kilo-" kongruu kun >la baza mezurunuo. "Metro" -> "kilometro", "gramo" -> "kilogramo", >"ĵulo" -> "kiloĵulo" k.t.p. Tute ne indas havi esceptajn formojn. >Kilotuno estas mil tunoj, kaj la formo do estu "kilotunoj". Tamen >ofte vere temas pri kilotuno da TNT, kaj la senco finfine vere estas >energio, ne pezo, sed tio ne estas bazo por enkonduki strange devian >formon.
Certe, sed agnosku tamen, ke se "tuno" ne havas la koncernan signifon, "kilotuno" ne povas pretendi sin kunmetajxo. > > La ununura firma pravigo por > > "kilotuno" kontraux "kilotono" estus, se oni uzus "tuno" en la koncerna > > signifo (energio, produktata per eksplodo de unu tuno da TNT), kio miascie > > ne okazas. Entute temas pri tiuj kriplaj ekstersistemaj mezununuoj > sxatataj > > en iuj landoj (vd la ekz-e usonajn tunojn, "longan" kaj "mallongan"). Mi > > konsilus al persono devanta gxin traduki uzi gxustan ekvivalenton en > > terajxuloj ( unu "kilotonne" ~ 4,6TJ). > >Certe indas uzi pli normajn unuojn, sed se oni ja uzas ion >bazitan sur tunoj, oni retenu la formon "...tunoj" en >"kilotunoj", "megatunoj" kaj "gigatunoj". En traduko oni >ordinare devas resti Äe la sama mezurunuo, kiu estas en la >originalo, eÄ se la normoj postulas ion alian. Mi ne certas, ke tiu regulo estas absoluta. Alia regulo postulas, ke oni traduku en maniero, kiu certigu al la leganto maksimuman komforton: do se iu vorto ne tradukigxas en la cellingvon, oni elektu proksimuman ekvivalenton. Kaj gxuste temas pri tio: "kilotonne" ne ekzistas en Esperanto (krom en imitajxoj de nacilingvaj tekstoj), estas do preferinde uzi "terajxulo", kiu ja ekzistas en la lingvo (ecx en NPIV sub "tera-"). Kompreneble, se temas pri traduko de rusa klasikulo, oni prefere konservu la "verstojn" kaj "arsxinojn", kiuj al okcidenta leganto aspektas ekzotaj, sed ja E-aj. Kore, Marc
