Antonio: >Marc Bavant: > > Antonio: > > >Mi dankas vin. > > > > > >Poste mi aldonos tiun novan vorton (kun mega- kaj giga- tunoj) al la > > > vortaro. > > > > Prefere detenu vin, cxar tiuj vortoj ne estas E-aj. > >Mi malsamopinias. >Bonvolu legi cxe Vikipedio la kapvorton "TNT-ekvivalento" (http:// >eo.wikipedia.org/wiki/TNT-ekvivalento). :) >Aldone, se oni devas traduki "kiloton"... cxar la auxtoro taksis pli klara >tiun praktikan mezurunuon... cxu oni rajtas transformi tiun vorton en >"terajxuloj"-n?
Evidente, jes. Legu, kion mi respondis al Bertilo. >Cxu tunojn en megagramojn? >Cxu mi devas uzi kilometrojn (alian praktikan mezurunuon) anstataux lumjaroj? Vi povas akumuli absurdajn ekzemplojn: ili ne faros argumenton. >Ni estas simple redaktantoj kaj ne plejsuperaj jugxistoj pri tiu kiu estas >aux >ne estas E-a ! :) Alidire: vi ne volas auxdi kontrauxajn vocxojn. Sed antaux ol aldoni novajn erarojn, prefere korektu la malnovajn. Ekz-e * "kiloparseko" sub "parseko" spite al la reguloj, * la "difino" de "precesio" kun pluraj mistajpoj, du frazoj, neniu ekzemplo, * "ablacio" kun neniu auxtoritata ekzemplo, kriptaj rimarkoj, suspektinda signifo 3, malgxusta fontindiko cxe la radiko (devus esti PIV1), malgxuste formita kaj lokita fontindiko cxe "ablacia agxo". Cetere la marko de tiu derivajxo estas malgxusta (ablaci.0agxo anstataux ablaci.0aagxo) kaj la derivajxo devus trovigxi sub "agxo" (do agx.ablacia0o), * ... Kore, Marc
