Alle 15:21, venerdì 27 marzo 2009, SIBAYAMA Zyun'iti ha scritto: > Denove Sibayama, cxefe pri vortaroj > > (3) pri la koncepto "sxinobi (ktp)/ninjxa (ktp)" > en japanaj vortaroj esperantaj > > *En la "Vortaro Japana-Esperanta" de Miyamoto Masao (1983), > la japana "sxinobi" kaj la japana "ninjxa" estas esprimata > per "sxinobo", kun marko kiel neologismo de la kompilinto. > Kredeble tio influis la vikipedian elekton de "sxinobo". > > *En la "Vortaro Esperanto-Japana" de ties Komisiono (2006) > neniuj el ili estas registritaj.
Mi ege dankas vin, Sibayama. Do, laux la vidpunkto de japana vortaro, ni devas enmeti la kapvorton "Sxinobo" en ReVo kiel cxefa vorto, kaj ni devas eventuale rilati la aliajn "okcidentajn" transskribajxojn al tiu vorto. Cxu la ceteraj ReVuloj samopinias? RIMARKO: "Sxinobo" estas neologismo kaj tio estas evidenta afero... sed tio estas ankaux "tro-longa-por-klarigi-cxi-tie" historia afero. :) Kamufle via :) -- dott. Antonio Codazzi
