> Bertilo: > 2. GEOG Insulo en la Kariba Maro. > > Sed la dua artikolo estas, au almenau shajnas, misa. Ghi temas pri > tiu lando, kiun la Akademio rekomendas nomi "Dominika Respubliko": > > Almenau mi ricevas la impreson, ke jam la baza vorto "dominiko" lau > tiu artikolo estas landnomo. Vere ghi havas tute alian signifon. La > Dominika Respubliko ricevis sian nomon lau la persona nomo au de > la fondinto de la Ordeno de la Predikantoj: Domingo de Guzman, > au eble lau la patro de Kristoforo Kolumbo: Domenico Colombo. > Temas do baze pri la virnomo "Dominiko".
Se la Dominika Respubliko estu Respubliko de Dominiko (registrita cxe dominik.xml kune kun dominikano), cxu ankaux Filipinoj estu inoj de Filipo (registritaj cxe filip.xml), Salomonoj estu plurobligo de Salomono (registrita cxe salomon.xml)? Cxu akaux Salvadoro estu en la artikolo kun "noma" (Sankta Salvadoro) difino? Kion oni faru kun Sankta Kristoforo kaj Neviso, Sankta Lucio, Sankta Vincento? Interese, Sanmarino akiris propran formon - AdE ne uzis Sankta Marino; same cxe Santomeo - AdE ne decidis uzi Sankta Tomaso. Amike -- Sebastiano
