> Sergio: > La pikanta punkto en tiu afero estas, ke ĝuste tiaj neoficialaj > sufiksoj ja estas VERAJ sufiksoj, dum (almenaŭ kelkaj) "sifiksoj > esperantaj" estas ne sufiksoj, sed "radikoj".
jes. > yury > Do, bone, mi ne insistas pri gxuste tiu termino; mi nur proponas, ke > oni ja registru tiel nomatajn pseuxdosufiksojn se mi gxuste komprenas, oni tradicie parolas pri "pseuxdoafikso" kiam estas lauxsence rekonebla afikso en vorto, sed la alia parto de la vorto ne estas analizebla laux esperanta vidpunkto: ekzemple "-ologi" en "antropologio" ja gxuste komprenigas ke temas pri scienco, sed "antropo" ne havas memstaran sencon en la lingvo. > Alivorte, > ke ilin ne eblas libere kombini, sed apliki nur en strikte difinitaj > okazoj. pri "-ologi" tio grandparte, sed ne cxiam veras. plejmultaj aperoj de gxi estas pseuxdosufiksaj, kiel en citita "antropologio", sed "sociologio" estas analizebla libere kiel tuteca deprunto aux kiel esperanta konstruo laux oniaj teoriaj preferoj, kaj "insektologio", kiun mi trovis en interreto (kaj mi jam legis aliajn similajxojn), montras ke gxin oni kelkfoje nepre devas kompreni kiel veran sufikson (se oni ne akceptas, oni devas nomi tian vorton barbarismo). tial mi registris "-ologi" kun la klaso "sufikso", kaj en rimarko atentigis pri gxia pseuxdosufiksa funkciado. se "-ologi" funkcius nur pseuxdosufikse mi hezitus antaux verkado de aparta artikolo por gxi. espereble la cxi tie skizata uzo de "pseuxdosufikso" kaj "sufikso" ne kauxzos tro da terminologiaj disputoj. mi kompreneble pretas sxangxi la terminojn, se iuj jugxas tion necesa. esenca estas nur tio, ke ni akordu pri la reala funkciado de "-ologi" en la lingvo. > sed iel indiku (ekz, > per iu marko), ke ili ne estas _plenrajtaj_ esperantaj radikoj aux > morfemoj (aux kiel tio nomigxas science, mi nun ne memoras). fakte, ke "-ologi" ne estas oficiala sufikso aperas jam per la foresto de oficialec-marko, same kiel por ordinara vorto. tamen se la oficialeco estas sentata kiel aparte tikla aspekto por afiksoj, ni ja povas inventi ian negativan indikon, kiu emfazus tion. amike. jxeromo
