Je 6/2/09, Russ: > 2009/6/2 jv: [...]
>> se mi gxuste komprenas, oni tradicie parolas pri "pseuxdoafikso" >> kiam estas lauxsence rekonebla afikso en vorto, sed la alia parto >> de la vorto ne estas analizebla laux esperanta vidpunkto: ekzemple >> "-ologi" en "antropologio" ja gxuste komprenigas ke temas pri >> scienco, sed "antropo" ne havas memstaran sencon en la lingvo. > Simile pri "ge-ologio", "bi-ologio", "arke-ologio" (pri la Arkeo de > Noa specife? :), "kron-ologio" (pri kronoj? :), "te-ologio" (pri > teo? :), "ont-ologio" (supuzeble laux ReVa difinio ontologio studas > la "eston", ne la "onton" :), ktp. Tamen "esperantologio" ja estas sintezita ene de Esperanto. Simile, "meteologio" estas specife esperanta (kaj subtenata de "meteostacio", "meteobulteno" ktp). Pro internacieco de multaj esperantaj radikoj ni certe havas multe la duoble interpreteblaj vortoj (kiujn eblaj rigardi kaj kiel kunmetojn, kaj kiel pruntojn): futurologio, kristologio, mariologio, etnologio... "Biologio" estas iom tikla, ĉar kvankam bio- ja neeviteble funkcios kvazaŭprefikse: "biomaso", "biogaso", "bioĥemio" ... Tamen apenaŭ oni akceptos "bioologio"n. Kvankam ni ja havas "evangeliisto"n kun duobla i. -- Sergio
