> Sebastian Cyprych: dominik1 ( > http://purl.oclc.org/NET/voko/revo/art/dominik1.html ) > Sebastian Cyprych: dominik2 ( > http://purl.oclc.org/NET/voko/revo/art/dominik2.html )
La unua el tiuj artikoloj estas en ordo. Ghi temas pri tiu lando, kiun la Akademio rekomendas nomi "Dominiko": dominik/o Dominiko [1] Vikipedio 1. GEOGPOL Lando en la Kariba Maro en la samnoma insulo kun ĉefurbo Roseo. Teritorio de Komunumo Dominiko. ISO-3166 kodo: DM. 2. GEOG Insulo en la Kariba Maro. Sed la dua artikolo estas, au almenau shajnas, misa. Ghi temas pri tiu lando, kiun la Akademio rekomendas nomi "Dominika Respubliko": dominik/o Dominika Respubliko [1] Vikipedio GEOGPOL Ŝtato en la Kariba Maro okupanta orientan parton de insulo Hispaniolo. ISO-3166 kodo: DO. Ĝi limas kun Haitio. Almenau mi ricevas la impreson, ke jam la baza vorto "dominiko" lau tiu artikolo estas landnomo. Vere ghi havas tute alian signifon. La Dominika Respubliko ricevis sian nomon lau la persona nomo au de la fondinto de la Ordeno de la Predikantoj: Domingo de Guzman, au eble lau la patro de Kristoforo Kolumbo: Domenico Colombo. Temas do baze pri la virnomo "Dominiko". En PIV ambau signifoj de "Dominiko" (viro kaj insulo/lando) aperas en unu sama artikolo kiel du signifojn de tiu nomo. Mi ne scias, kiel ReVo preferas trakti tiajn plursignifajn nomojn, sed mi rimarkas, ke la du Augustoj (viro kaj monato) trovighas en unu sama artikolo. Estu do kredeble simile por "Dominiko". -- Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
