Marc:
Cxu "isto" aux "ujo", ne gravas. Temas pri (potenciale) memstare uzeblaj
morfemoj. Bertilo pravas, ke tiu memstara uzo de afiksoj disvolvigxis
lauxgrade kaj enradikigxis por iuj, pli ol por aliaj.
Certe, sed la afero estis tute klara en la menso de Zamenhof. Memoru pri
lia klarigo pri kiel oni devas kompreni la vorton "frat'in'o", kaj
cetere li tion tute klare skribis:
<!-- /* Style Definitions */ p.MsoNormal, li.MsoNormal, div.MsoNormal
{mso-style-parent:""; margin:0cm; margin-bottom:.0001pt;
mso-pagination:widow-orphan; font-size:12.0pt; font-family:"Times New
Roman"; mso-fareast-font-family:"Times New Roman";} @page Section1
{size:612.0pt 792.0pt; margin:70.85pt 2.0cm 2.0cm 2.0cm;
mso-header-margin:36.0pt; mso-footer-margin:36.0pt; mso-paper-source:0;}
div.Section1 {page:Section1;} -->
"Mi aranĝis plenan dismembriĝon de la ideoj en memstarajn vortojn.........
Sed ĉar simila konstruo de lingvo estas tute fremda por la eŭropaj
popoloj kaj alkutimiĝi al ĝi estus por ili afero malfacila, tial mi tute
alikonformigis tiun chi dismembrighon de la lingvo al la spirito de la
lingvoj eŭropaj, tiel ke se iu lernas mian lingvon laŭ lernolibro, ne
traleginte antaŭe la antaŭparolon (kiu por la lernanto estas tute
senbezona), - li eĉ ne supozas, ke la konstruo de tiu ĉi lingvo per io
diferencas de la konstruo de lia patra lingvo."
[El Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 1929 - 12-a eldono,
Parizo: Esperantista Centra Librejo, pag'o 248-a.]
Amike
Renato