Je 6/10/09, Antonio:
> Saluton,
> Sergio:
>> Mi suspektas, ke estas ia diferenco inter niaj interpretoj de
>> "terapio". Por mi (laŭ la tradicio rusa) "terapio" kombinas
>> sencojn kontrastajn al "ĥirurgio" kaj "speciala terapio":
> Ankaux en la itala ekzistas diferenco same al la rusa: "medicina
> (interna)" (kuracado) kaj "chirurgia" (hxirurgio).
>> 1. Terapio estas medicina fako studanta "konservemajn"
>> kuracmetodojn -- kontraste al ĥirurgio.
>> 2. Terapio okupiĝas pri la "internaj malsanoj" -- kontraste al
>> ekz-e "traŭm(at)ologio".
>> 3. "Terapiisto" estas fakulo pri la ĝenerala terapio, kontraste al
>> specialisto ("ftiziatrio" aŭ "pulm[on]ologio" estas jes partoj de
>> terapio, ĉar ili jes studas internan malsamon; tamen
>> ftiziatro/pulmologo/pulmologiisto estas specialisto). Tiusence oni
>> ankaŭ povus diri "ĝeneralisto".
> Cxu ni samopinias ke Esperanto estas nek rusa nek itala lingvo? :-)
Bela tezo, tamen ĝuste tie kuŝas la nekonataĵo: kio estas "terapio" en
Esperanto? La vorto ne estas inter la firme establitaj; kaj tre
probablas, ke diverslandaj esperantistoj ne suspektas pri la
sencodiferencoj propraj al iliaj landoj; ili sincere opinias do, ke
ili uzas vorton "internacian" laŭ ĝia signifo "internacia"; sed fakte
tiaj signifoj "internaciaj" estas pluraj.
PIV2 markas la vorton kiel Zamenhofan; mi ne konas la koncernan uzon
(kaj PIV2 ĝin ne indikas) -- tamen plej probable Z konceptis la vorton
laŭ la maniero rusa-germana, kiun mi skizis ĉi-supre. Krome, la vorto
estas oficiala; kaj laŭ OA1, "terapio" estas angle "therapeutics" kaj
france "thérapeutique"; dum la difino laŭ PIV2 respondas al "therapy"
kaj "thérapie".
Kio do estas "la senco esperanta"? Ĉu ne estus pli ĝusta diri, ke PIV2
estas ne "esperanta" sed angla-franca?
En la reala uzo troveblas ambaŭ interpretoj. Ekz-e (laŭ LOdE):
Junaj terapiistoj el diversaj partoj de Kroatio ...
... lia prelego en Zagreb estis Asocio de kroataj terapiistoj, kiu
reinvitas por Osijek...
-- mi supozas, ke ĉi tie temas ne pri flegistoj.
> Cxiukaze, mia vidpunkto estas bazita sur origina helena signifo.
Laŭ tia metodo oni miskomprenus ke "geometrio" estas "termezurado".
> "Kuracado" kaj "terapio" estas malsamaj: kuracado estas (almenaux en
> sia celo) "solvo" je malsano, terapio estas simple "metodo" por
> plibonigi farton (kaj eventuale "kuraci").
Tion esprimus (re)sanigo. Ne ĉiam kuracisto povas resanigi. Se
ĥirurgo fortranĉas malsanan membron, ĉu tio estas "resanigo"?
> Do ne estas afero de "hxirugio" kaj "ne-hxirurgio". Radioterapio ne
> estas "konservema" (fakte gxia celo estas "detrui").
Ĝi detruas la tumoron sed konservas la organon. Do, ĝi estas konservema.
[...]
--
Sergio