Saluton,

Sergio:
> Mi suspektas, ke estas ia diferenco inter niaj interpretoj de
> "terapio".  Por mi (laŭ la tradicio rusa) "terapio" kombinas sencojn
> kontrastajn al "ĥirurgio" kaj "speciala terapio":
Ankaux en la itala ekzistas diferenco same al la rusa: "medicina (interna)" 
(kuracado) kaj "chirurgia" (hxirurgio) .

> 1. Terapio estas medicina fako studanta "konservemajn" kuracmetodojn
> -- kontraste al ĥirurgio.
>
> 2. Terapio okupiĝas pri la "internaj malsanoj" -- kontraste al ekz-e
> "traŭm(at)ologio".
>
> 3. "Terapiisto" estas fakulo pri la ĝenerala terapio, kontraste al
> specialisto ("ftiziatrio" aŭ "pulm[on]ologio" estas jes partoj de
> terapio, ĉar ili jes studas internan malsamon; tamen
> ftiziatro/pulmologo/pulmologiisto estas specialisto).  Tiusence oni
> ankaŭ povus diri "ĝeneralisto".

Cxu ni samopinias ke Esperanto estas nek rusa nek itala lingvo? :-)
Cxiukaze, mia vidpunkto estas bazita sur origina helena signifo.
"Kuracado" kaj "terapio" estas malsamaj: kurado estas (almenaux en sia 
celo) "solvo" je malsano, terapio estas simple "metodo" por plibonigi farton 
(kaj eventuale "kuraci").
Do ne estas afero de "hxirugio" kaj "ne-hxirurgio". Radioterapio ne 
estas "konservema" (fakte gxia celo estas "detrui").
"Insulino" estas terapio por diabeto sed ne kuracado.

Cxiukaze, kiel kutime diras la anglaj, "ekzistas pli ol unu metodo por 
senharigi katon". :-)
Ekzemple, pri "fizioterapiisto", ni povas bazi la vorton sur la "fako mem": 
refunciigisto.
La vorto estas terura, tamen gxi kongruas kun la laboro (kaj kun bazaj vortoj 
de Esperanto).


> Por ĉiuj tiaj uzoj "terapiisto" ja estas alte kvalifikita fakulo,
> multe supera ol "flegisto".
La "helpantoj de operacia cxambro" (kiuj estas flegistoj) dankus vin por via 
estimo. :-)
Cxiukaze, pri tio VI PRAVAS... almenaux parte.
Fakte "terapiisto" povus esti kaj psikologo (ne-kuracisto) kaj psikiatro 
(kuracisto)... cxiukaze ne cxiuj psikologoj estas "terapiistoj", 
cxar "klinika psikologio" estas specialigxo.
Same ne cxiuj "kuracistoj" estas psikiatroj... pro la sama kialo.
Do... finfine... terapiisto estas simple "fakulo en fako"... sen flegistoj, 
kuracistoj kaj ni-ne-scias-istoj.

Amike,

Antonio

Rispondere a