Saluton,

> > Sergio:
> PIV2 markas la vorton kiel Zamenhofan; mi ne konas la koncernan uzon
> (kaj PIV2 ĝin ne indikas) -- tamen plej probable Z konceptis la vorton
> laŭ la maniero rusa-germana, kiun mi skizis ĉi-supre.  Krome, la vorto
> estas oficiala; kaj laŭ OA1, "terapio" estas angle "therapeutics" kaj
> france "thérapeutique"; dum la difino laŭ PIV2 respondas al "therapy"
> kaj "thérapie".
>
> Kio do estas "la senco esperanta"?  Ĉu ne estus pli ĝusta diri, ke PIV2
> estas ne "esperanta" sed angla-franca?

Interesa rimarko. cxiukaze, se tiu vorto "estus" Zamenhofa, oni devas trovi 
kie kaj kiel Zamenhofo uzis gxin. Tio estus laboro por grupo (cxu 
ni "ReVuloj" estas grupo?).

> Bela tezo, tamen ĝuste tie kuŝas la nekonataĵo: kio estas "terapio" en
> Esperanto? 

Tamen, Zamenhofo enmetis "kaj" en Esperanto el la helena kaj laux la helena. 
Kiel ne pri terapio? ;-)

> > "Kuracado" kaj "terapio" estas malsamaj: kuracado estas (almenaux en
> > sia celo) "solvo" je malsano, terapio estas simple "metodo" por
> > plibonigi farton (kaj eventuale "kuraci").
>
> Tion esprimus (re)sanigo.  Ne ĉiam kuracisto povas resanigi.  Se
> ĥirurgo fortranĉas malsanan membron, ĉu tio estas "resanigo"?
>
> > Do ne estas afero de "hxirugio" kaj "ne-hxirurgio". Radioterapio ne
> > estas "konservema" (fakte gxia celo estas "detrui").
>
> Ĝi detruas la tumoron sed konservas la organon.  Do, ĝi estas konservema.

Ankaux en hxirurgio  oni ne fortrancxas la tutan organon sed nur la tumoron, 
se tio eblas. Cxiukaze, radioterapio, ekzemple, estas azata por detrui la 
imunan sistemon por prepari iajn trasplantojn. :-)

> Junaj terapiistoj el diversaj partoj de Kroatio ...
> ... lia prelego en Zagreb estis Asocio de kroataj terapiistoj, kiu
> reinvitas por Osijek...
> 
> -- mi supozas, ke ĉi tie temas ne pri flegistoj.

Fakte, cxu vi legis la finan parton de mia antauxan mesagxon?
Ne estas afero de flegisto, ne-flegisto aux kuracisto kaj ne-kuracisto... 
sed - gxenerale - de "fakuloj" en ili.

Amike,

Antonio

Rispondere a