Sergio:

>Je 7/4/09, Marc:
>
>[...]
>
> > Vi rajtas esprimi vian opinion en administra noto aux subskribita
> > rimarko,
>
>Mi esprimis nenian opinion, mi simple prezentis la reale uzatan vorton
>(kun longa tradicio, kaj reale plu uzatan).

Via opinio estas, ke tiu "reala" "longa tradicio" estas preferinda al la 
oficiala aliro al tiu demando. Temas ja pri opinio, kiun necesas apartigi.

> > sed kvankam mi konsentas, ke indas registri ecx "Meksikio", oni
> > prezentu la artikolojn tiamaniere, ke neinformita leganto facile
> > trovu la "oficialan" version de la afero flanke de la "disidenta".
>
>Kp la artikolon pri "ŝati", kies oficiala senco estas difinita per la
>neoficiala "aprezi".
>http://reta-vortaro.de/revo/art/sxat.html
>Ne ĉiam la oficialaĵoj estas imitindaj.

Eble ne cxiam, sed la leganto rajtas koni ilin kaj mem decidi, kiun modelon 
li volas imiti.

> > Cetere la redakto de la cxefa artikolo (lando) ne estas konforma al
> > la modelo kaj devus almenaux esti alkonformigita kaj ne aperi sub
> > "Meksiklando", kiun cxiuokaze ne eblas konsideri solidtradicia.
>
>Kiel vi volas konformigi ĝin al la modelo?  La vorto havas 4
>signifojn, kaj la oficiala landa signifo logike ne povas esti la
>kerna.

Mi unuavice celas, ke la difino sub "Meksiklando" ne konformas al la 
gxenerala shxemo por difino de landnomoj. Due, la alkonformigita difino 
devus aperi sub "Meksik/o" (kiel cxefsenco), kaj "Meksiklando" devus simple 
resendi al gxi per <ref tip="dif"...>

>La landa signifo estas unu el la kvar, kaj se oni bezonas ĝin
>referenci, oni devas aÅ­ aldoni numeron:
>= Meksiko.2
>(kio estas malafabla ĉar malmulte informa por la leganto, kaj ne
>validas ekster koncerna verko kaj koncerna numerado);

REVO estas reta vortaro, oni uzu ligilojn (do referencojn). La numeroj 
servas cxefe por atentigi, ke oni celas apartan sencon, ne la tutan 
koncernan kapvorton. La preciza valoro de la numero efektive havas nur 
lokan signifon, sed kial pri tio cxagrenigxi?

>aÅ­ diri klare
>kaj nemiskompreneble:
>"Meksiko" en la signifo "lando".
>
>Sed tio ja donas "Meksiklando"n.  En tiu formo neniu povas pridubi la
>celatan sencon.

Vi sxajne miksas la lingvajn kaj komputikajn argumentojn :) La formo 
"Meksiklando" ne estas pli bona pro tio, ke gxi donas pli klaran ligilon en 
REVO!

De lingva vidpunkto mi ne trovas gxin bona, cxar gxi sxajnigas, ke tiu 
lando estas la lando de la meksikoj (laux la modelo Ruslando = Rusujo = 
lando de rusoj), kion "Meksikio" same fusxsufloras (laux la modelo Rusio = 
Rusujo).

Mi komprenas, ke laux vi kaj laux tiuj, kiuj gxin enkondukis, la kunmetajxo 
estas interpretenda alimaniere (la lando Meksiko), sed tiaj kunmetajxoj 
"Xlando = Xo" apenaux (se entute) ekzistas, same kiel ne ekzistas 
"Moskvurbo" por sinonimi kun "la urbo Moskvo", kvankam cxi lasta esprimo 
estas fojfoje utila.

Kore,

Marc



Rispondere a