--- On Sun, 7/5/09, Marc Bavant wrote:

> Sergio:

[...]

>> Mi esprimis nenian opinion, mi simple prezentis la reale uzatan
>> vorton (kun longa tradicio, kaj reale plu uzatan).

> Via opinio estas, ke tiu "reala" "longa tradicio" estas preferinda
> al la oficiala aliro al tiu demando. Temas ja pri opinio, kiun
> necesas apartigi.

Mi efektive opinias tiel, tamen mi ripetas, mi ne esprimis tion en la
artikolo.  Kie vi vidas ĝin?  Kion konkrete mi apartigu?

[...]

>>Ne ĉiam la oficialaĵoj estas imitindaj.

> Eble ne cxiam, sed la leganto rajtas koni ilin kaj mem decidi, kiun
> modelon li volas imiti.

"MEKSIKI" estas difinita per plusendo al MEKSIK.  Kion ankoraŭ vi
deziras?

[...]

>>Kiel vi volas konformigi ĝin al la modelo?  La vorto havas 4
>> signifojn, kaj la oficiala landa signifo logike ne povas esti la
>> kerna.

> Mi unuavice celas, ke la difino sub "Meksiklando" ne konformas al la
> gxenerala shxemo por difino de landnomoj.

Ne mi verkis la difinon -- ĝi estas de
,----
|   Revision 1.1  2009/06/01 16:30:54  revo
|   Sebastian Cyprych: nova artikolo
`----

> Due, la alkonformigita difino devus aperi sub "Meksik/o" (kiel
> cxefsenco), kaj "Meksiklando" devus simple resendi al gxi per
> <ref tip="dif"...>

Tio estas kontraŭlogika.  Maleblas logike prezenti ĉiujn sencojn laŭ
la oficialigo akademia.  La prezento en PIV2, "Meksiko -> Meksikurbo",
estas logike difekta.

>>La landa signifo estas unu el la kvar, kaj se oni bezonas ĝin
>>referenci, oni devas aŭ aldoni numeron: = Meksiko.2 (kio estas
>>malafabla ĉar malmulte informa por la leganto, kaj ne validas ekster
>>koncerna verko kaj koncerna numerado);

> REVO estas reta vortaro, oni uzu ligilojn (do referencojn).  La
> numeroj servas cxefe por atentigi, ke oni celas apartan sencon, ne
> la tutan koncernan kapvorton. La preciza valoro de la numero
> efektive havas nur lokan signifon, sed kial pri tio cxagrenigxi?

En la nuna formo oni eĉ alklaki ne bezonas: ĉio klaras unurigarde.  Mi
ĉiam malŝategis la artikojn de la tipo
,----
| memoro: S512
`----
eĉ se "S512" estas alklakebla hiperteksta ligilo.

>>aŭ diri klare
>>kaj nemiskompreneble:
>>"Meksiko" en la signifo "lando".

>>Sed tio ja donas "Meksiklando"n.  En tiu formo neniu povas pridubi
>>la celatan sencon.

> Vi sxajne miksas la lingvajn kaj komputikajn argumentojn :)

Renato ĵus diris, ke li preferas "la landon Meksiko", "la urbo
Meksiko" tute sendepende je komputila kunteksto.

> La formo "Meksiklando" ne estas pli bona pro tio, ke gxi donas pli
> klaran ligilon en REVO!

Ĝi estas pli bona en ĉiu ajn kunteksto; interalie en vortaro kaj en
komputilo.

> De lingva vidpunkto mi ne trovas gxin bona, cxar gxi sxajnigas, ke
> tiu lando estas la lando de la meksikoj (laux la modelo Ruslando =
> Rusujo = lando de rusoj), kion "Meksikio" same fusxsufloras (laux la
> modelo Rusio = Rusujo).

Tute maltrafa argumento.  La fikciaj kreaĵoj kiel "Mirlando",
"Kuklando", "Retlando" klare atestas, ke -land estas etne neŭtrala.
La nomdona trajto povas esti io ajn, etno (Franclando) ne pli specife
ol rivero (Niĝerlando).

Ankoraŭ pli evidenta tio estas pri -i.  Kaŭkazio, Balkanio, Danubio,
Romio, Alĝerio, Sovetio, Saudio, Jordanio, Niĝerio, Oceanio ...

> Mi komprenas, ke laux vi kaj laux tiuj, kiuj gxin enkondukis, la
> kunmetajxo estas interpretenda alimaniere (la lando Meksiko), sed
> tiaj kunmetajxoj "Xlando = Xo" apenaux (se entute) ekzistas, same
> kiel ne ekzistas "Moskvurbo" por sinonimi kun "la urbo Moskvo",
> kvankam cxi lasta esprimo estas fojfoje utila.

Se al vi malplaĉas "Meksikurbo", mi povas tion kompreni -- sed kiel
oni nomu la ĉefurbon de Meksikio en la akademia sistemo?

Oni jes diras "Moskvo-rivero".  Oni trovas kaj "Niĝerrivero"n, kaj
"Niĝerlando"n.  La esprimoj kiel "Charles-roi" aŭ "Ĉingis-ĥan" ne
estas io eksterordinara.

-- 
Sergio





      

Rispondere a