Vilhelmo:
- Do, mi konkludas, ke lau viaj tute klaraj kaj logikaj klarigoj,
almenau en nia uzado en la DIPLO, mi pledos uzi "Meksikio" por la
lando, "Meksiko" por la chefurbo, "meksikiano" por la loghanto de
Meksikio kaj "meksikano" por la loghanto de ties chefurbo Meksiko.
Kara Vilhelmo, estis grandaj revoluciuloj en Meksiko por liberigi la
landon el fremdaj influoj.
Bonvolu sekvi tion, kion faras meksikanoj mem:
Lando Meksiko
Provinco Meksiko
Urbo Meksiko
- meksikanoj ĝenerale signifas landanoj sed vi rajtas diri la urbanoj de
la urbo Meksiko, se vi volas aludi nur al tiuj.
- meksika estas la adjektivo g'erale por la ladno.
Permesu al la cindroj de Panĉo Vila ripozi en paco.
Amike
Renato