--- On Sun, 7/5/09, Vilhelmo Lutermano wrote:
[...]
> ... kaj kion signifas "meksikano"?
Normale ĝi devus signifi urbanon, samkiel "alĝerano". Tamen ĉar la
vorto iĝis plursenca, ĝi povas indiki aŭ urbanon, aŭ landanon, aŭ
enloĝanton de la provinco Meksiko (kiu lasta situas en Meksiklando,
sed estas ekster Meksikurbo).
La francoj ja distingas inter Mexico kaj Mexique -- sed konfuzas la
adjektivojn kaj la enloĝantojn en "mexicain". Tio evidente erarigas
eĉ tiom bonajn esperantistojn, kiel Lanti, kiu zorge distingas inter
"Meksiko" (la urbo) kaj "Meksikio" (la lando) -- sed hontinde fiaskas
pri esperantigo de "mexicain". Mi havis pli altan opinion pri lia
lingvosento.
Por ruslingvano tamen la diferenco inter Meksiko kaj Meksikio restas
klara en ĉiuj derivaĵoj. Aliflanke, kvankam la rusa lingvo ja uzas
unu saman vorton por "Alĝero" kaj "Alĝerio", en Esperanto mi neniam
konfuzas "alĝerano"n kun "alĝeriano".
--
Sergio