Karaj,

mi ne volis intermiksi min en tiun diskuton, tamen eble oni devas diri:

1) malgrau la analizoj de Sergio, Meksikio estas pasinteca "fenomeno",
praktike ne uzata hodiau kaj certe ne uzata de la diskutata lando (la
e-istoj de Meksiko, la lando, kaj ties asocioj ne uzas tian formon - ili sin
rekonas kiel Meksiko mem).

2) malgrau la preferoj de Sergio, kiel uzanto mi trovas por la hodiaua tempo
ja fremda la formon Meksiklando, praktike ne legata en esperantaj tekstoj
(krom tiuj pri diskutoj tiurilataj). Estas strange, ke, ekz-e la
Enciklopedio de Esperanto uzas Meksiklando kaj Meksikurbo, kvazau ili
apartenus al la meksikoj. Meksiklando oni povas rigardi kiel nedezirindan
formon - kaj fakte neakceptita de la pridiskutataj landanoj.

3) paralele al tiuj analizoj, eble ni devus preterlasi la formon chino kaj
reveni al la formo hhino?

4) vortaroj favoru la akademiajn decidojn por ke ni atingu malhhaoson. Char
e-istoj miksas siajn individuajn preferojn en vortarojn, la hhaoso ekaperas.
Fia ago!

Kun opinio de uzanto,

Fernando

Rispondere a