Je 8/11/09, pistike65: > Laux Claude Piron, en > http://claudepiron.free.fr/articlesenesperanto/lingvistoj2.htm
> "repuŝi" estas la psikologia fakvorto, kiu tradukiĝas en la anglan > per repress, en la francan per refouler, en la germanan per > verdrängen Hm, pli konvenus komenci per la germana (per la fonto). Laŭ mi, la uzo de re- en tiu termino estas erara. Ne temas pri reveno, temas pri FOR-puŝo, samkiel en la germana VER-drängen aŭ en la rusa EL-puŝo (pli laŭvorte, "forpremo"). > Laux Tazio Carlevaro, ekz. en > http://www.lingviko.net/ymrec.htm > "refulita (kasxita de la interna psika cenzuro).." "Fuli" estas procezo en produktado de lanŝtofoj. Ripeta fulado ne ŝajnas konvena temino psiĥologia. Neniu krom francilingvanoj povus kompreni tian mallertan krokodilaĵon. [...] -- Sergio
